Tempa kapsulo

Tempa kapsulo en Usono, sendita el 1996 al 2075
Orkovrita alumena tabulo, mesaĝo al estonto forportita per satelito Pioneer 10

Tempa kapsuloletero al estonto estas mesaĝo, kiun oni foje sendas al si mem, aŭ al siaj posteuloj, aŭ al iu ajn, kiu retrovos la mesaĝon post paso de tempo. La leteroj al estonto kutime estas metataj en fortikan ujon (de kie la nomo tempa kapsulo) kaj kaŝataj en fidinda loko. Ofte la mesaĝo estas enterigata aŭ metita en fundamenton de konstruaĵo aŭ monumento. Ofte tian mesaĝon sendas grupo de individuoj kaj okazigas lige kun tio honoran eventon, vokas ĵurnalistojn ks. Se la mesaĝo estas lokita en publika loko, oni kutime indikas, kiam necesas la kapsulon malfermi. La teksto de la mesaĝo povas esti malkaŝita (publikigita) ĉe la enkapsuligo aŭ ne (kaj tiam ĝi restas mistero ĝis la elkapsuliĝo en certa dato). Tempa kapsulo ofte enhavas ankaŭ la ĉiutage uzatajn aĵojn el la tempo, el kiu ĝi estas sendata, kaj ankaŭ fotojn, bildojn, sonregistrojn ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search